De Centherba Ĝardeno al Trigusta Legoĉambro 从百草园到三味书屋(中世对照)

您所在的位置:网站首页 tieh tiel电路 De Centherba Ĝardeno al Trigusta Legoĉambro 从百草园到三味书屋(中世对照)

De Centherba Ĝardeno al Trigusta Legoĉambro 从百草园到三味书屋(中世对照)

2023-06-11 13:57| 来源: 网络整理| 查看: 265

De Centherba Ĝardeno al Trigusta Legoĉambro

  Malantaŭ mia domo troviĝis granda ĝardeno, konata en mia familio kiel Centherba Ĝardeno. Nun ĝi estis jam delonge forvendita kune kun la domo al la posteulo de Zhu Xi [1] kaj sep aŭ ok jaroj forpasis post mia lasta vizito al ĝi. Mi estas certa ke en ĝi vere kreskis nur iom da sovaĝaj herboj, sed en mia infanaĝo ĝi estis por mi paradizo.

  我家的后面有一个很大的园,相传叫作百草园。现在是早已并屋子一起卖给朱文公的子孙了,连那最末次的相见也已经隔了七八年,其中似乎确凿只有一些野草;但那时却是我的乐园。 

  Mi ne bezonas paroli pri la smeraldaj legomparceloj, la glata put-balustrado el ŝtono, la alta akacio, la purpure ruĝaj morusoj; nek pri la cikadoj kiuj longe ĉirpis inter folioj, la dikaj vespoj kiuj sidis sur rapofloroj, aŭ la facilmovaj alaŭdoj ekĵetantaj sin de la herbaro al la ĉielo.

  不必说碧绿的菜畦,光滑的石井栏,高大的皂荚树,紫红的桑椹;也不必说鸣蝉在树叶里长吟,肥胖的黄蜂伏在菜花上,轻捷的叫天子(云雀)忽然从草间直窜向云霄里去了。

Nur la piedo de la malalta tera muro ĉirkaŭ la ĝardeno jam estis por mi fonto de senlima intereso. Ĉi tie kampaj griloj kantis softe, kaj hejmaj griloj ludis liuton. Turnante rompitan brikon renverse, vi povis trovi skolopendron. Troviĝis ankaŭ cicindelo, kiu ellasis vaporon el sia anuso, se vi premus ties dorson per fingro. Poligonatoj (Polygonum multiflorum Thunb) interkroĉiĝis kun lianoj de grimpanta figo kiuj havis frukton kiel lotussemujojn, dum poligonatoj havis dikajn tuberojn.

单是周围的短短的泥墙根一带,就有无限趣味。油蛉在这里低唱,蟋蟀们在这里弹琴。翻开断砖来,有时会遇见蜈蚣;还有斑蝥,倘若用手指按住它的脊梁,便会拍的一声,从后窍喷出一阵烟雾。何首乌藤和木莲藤缠络着,木莲有莲房一般的果实,何首乌有拥肿的根。

Oni diris ke ties tubero havis kelkfoje la formon de homa figuro kaj tiu, kiu manĝis ĝin, povis fariĝi senmortulo. Tial mi ofte eltiris la poligonatojn, kies tuberoj kroĉiĝis unu al la alia kaj sekve difektis eĉ la teran muron, sed mi trovis neniun tuberon similan al la homfiguro. Se vi ne timis dornojn, vi ankaŭ povis plukakiri frambojn kiuj similis al globetoj el malgrandaj koralaj bidoj kaj estis acidaj kaj dolĉaj, kaj kies koloro kaj gusto multe superis tiujn de morusoj.

有人说,何首乌根是有象人形的,吃了便可以成仙,我于是常常拔它起来,牵连不断地拔起来,也曾因此弄坏了泥墙,却从来没有见过有一块根象人样。如果不怕刺,还可以摘到覆盆子,象小珊瑚珠攒成的小球,又酸又甜,色味都比桑椹要好得远。 

  Inter la longajn herbojn mi ne iris, ĉar laŭ onidiro sin kaŝis granda ruĝa serpento en tiu ĉi ĝardeno.

  长的草里是不去的,因为相传这园里有一条很大的赤练蛇。 

  Mama Chang foje rakontis al mi tiun ĉi historion:

  Iam vivis instruitulo, kiu loĝis en malnova templo por studi. Iun vesperon, kiam li estis ĝuanta freŝan, malvarmetan aeron en la korto, subite li aŭdis iun voki lian nomon. Respondante li observis ĉirkaŭen kaj vidis super la muro la vizaĝon de belulino. Ŝi ridetis al li kaj poste malaperis. Li sentis grandan ĝojon, sed la sekreton malkaŝis la maljuna monaĥo, kiu vizitis lin por nokta babilo.

 长妈妈曾经讲给我一个故事听:先前,有一个读书人住在古庙里用功,晚间,在院子里纳凉的时候,突然听到有人在叫他。答应着,四面看时,却见一个美女的脸露在墙头上,向他一笑,隐去了。他很高兴;但竟给那走来夜谈的老和尚识破了机关。

  Konstatinte sorĉan influon sur lia vizaĝo, tiu monaĥo diris, ke la instruitulo certe renkontis la “Belulino-serpenton”—la monstron kun homa kapo kaj serpenta korpo, kiu kapablis voki la nomon de homo. Se la vokito respondis, ĝi pretigis sin por veni noktmeze kaj devori lian karnon.

  Nature la instruitulo estis timigita preskaŭ ĝismorte. Sed la maljuna monaĥo diris, ke nenio gravas kaj donacis al li malgrandan skatolon instrukciante, ke li nur metu ĝin apud la kapkuseno kaj li povos dormi tute trankvile.

  Kvankam la instruitulo agis laŭ la instrukcio, tamen li neniel povis endormiĝi—kompreneble tio ne estis mirinda.

  Noktmeze la monstro efektive alvenis. Aŭdiĝis siblado, kvazaŭ leviĝis vento-pluvo ekster la pordo. Ĝuste kiam li kuntiriĝis tremege, subite—tju—elflugis ora lumo el apud la kapkuseno, kaj ekestiĝis absoluta silento ekster la pordo. Tiam la ora lumo reflugis enen en la skatolon.

  Kio poste? Poste, la maljuna monaĥo diris, ke tio estas fluganta skolopendro, kiu kapablas ensorbi cerbon de la serpento, kaj tiel la Belulino-serpento estis mortigita de ĝi.

说他脸上有些妖气,一定遇见“美女蛇”了;这是人首蛇身的怪物,能唤人名,倘一答应,夜间便要来吃这人的肉的。他自然吓得要死,而那老和尚却道无妨,给他一个小盒子,说只要放在枕边,便可高枕而卧。他虽然照样办,却总是睡不着,——当然睡不着的。到半夜,果然来了,沙沙沙!门外象是风雨声。他正抖作一团时,却听得豁的一声,一道金光从枕边飞出,外面便什么声音也没有了,那金光也就飞回来,敛在盒子里。后来呢?后来,老和尚说,这是飞蜈蚣,它能吸蛇的脑髓,美女蛇就被它治死了。 

  El tio venis la instruo: kiam iu nekonata voĉo vokas vin, nepre ne respondu.

  结末的教训是:所以倘有陌生的声音叫你的名字,你万不可答应他。 

  Tiu rakonto multe komprenigis min pri la danĝeroj kies viktimo estis la homa vivo.Kiam mi sidis eksterdome en someraj noktoj mi estis ofte timema, ne kuraĝante rigardi al la muro kaj forte deziris akiri skatolon kun fluganta skolopendro en ĝi kiel tiun de la maljuna monaĥo. Kiam mi iris apud la densaj herboj en Centherba Ĝardeno, mi ankaŭ ofte pensis pri tio. Sed ĝis nun mi ankoraŭ ne akiris la skatoleton nek renkontis la ruĝan serpenton nek la belulino-serpenton. Ke nekonataj voĉoj vokis mian nomon, kompreneble tio ofte okazis, sed neniu el ili estis la “Belulino-serpento”.

  这故事很使我觉得做人之险,夏夜乘凉,往往有些担心,不敢去看墙上,而且极想得到一盒老和尚那样的飞蜈蚣。走到百草园的草丛旁边时,也常常这样想。但直到现在,总还没有得到,但也没有遇见过赤练蛇和美女蛇。叫我名字的陌生声音自然是常有的,然而都不是美女蛇。 

  En vintro la ĝardeno fariĝis relative seninteresa; sed la situacio ŝanĝis tuj post la neĝfalo. Stampi neĝan figuron (per premado de via korpo sur la neĝo) aŭ skulpti neĝan budaon estas aferoj, kiuj devis venigi spektanton; ĉar ĉi tiu estis forlasita ĝardeno kun maloftaj vizitantoj, tiaj ambaŭ ludoj ne estis konvenaj, kaj mi preferis kapti birdojn. Maldika neĝtavolo ne taŭgis tiu-cele. Necesis la kondiĉo ke amasigita neĝo jam kovris la teron unu aŭ du tagojn, kaj tiam la birdoj ne havis lokon longtempe por serĉi nutraĵon. Forbalau la neĝon tiel ke montriĝu peceton da tero, instalu tie sur mallonga stango grandan bambuan kribrilon sub kiu iom da malplenaj rizeroj estu dissemitaj, ligu la stangon per longa ŝnuro, kaj tenu ĝin de malproksime kaj atendu. Kiam la birdoj alflugis kaj iris sub la kribrilon por bekmanĝi, tiam vi tiru la ŝnuron por kapti ilin. Sed la plejparto el la kaptitoj estis paseroj. Estis ankaŭ blankaj motaciloj ege sovaĝaj, ke ili ne povis postvivi eĉ unu nokton en kaptiteco.

  冬天的百草园比较的无味;雪一下,可就两样了。拍雪人(将自己的全形印在雪上)和塑雪罗汉需要人们鉴赏,这是荒园,人迹罕至,所以不相宜,只好来捕鸟。薄薄的雪,是不行的;总须积雪盖了地面一两天,鸟雀们久已无处觅食的时候才好。扫开一块雪,露出地面,用一支短棒支起一面大的竹筛来,下面撒些秕谷,棒上系一条长绳,人远远地牵着,看鸟雀下来啄食,走到竹筛底下的时候,将绳子一拉,便罩住了。但所得的是麻雀居多,也有白颊的“张飞鸟”,性子很躁,养不过夜的。

  Tio estis metodo kiun la patro de Runtu [2] instruis al mi, sed mi uzis ĝin ne sufiĉe lerte. Estis vere, ke la birdoj eniris mian kaptilon, mi eltiris la ŝnuron kaj alkuris, sed ofte trovis nenion ene. Post longa penado mi sukcesis kapti nur tri aŭ kvar birdojn, dum la patro de Runtu jam kaptis kelkdekojn en nur malpli ol duontago, li enmetis ilin en sia sako kaj tie ili kriis kaj interpuŝiĝis. Mi iam demandis lin pri la kialo de mia fiasko, kun kvieta rideto li diris:

  “Vi estas tro senpacienca, kaj vi ne povas atendi ĝis la birdoj venas al la mezo de la kribrilo.”

  这是闰土的父亲所传授的方法,我却不大能用。明明见它们进去了,拉了绳,跑去一看,却什么都没有,费了半天力,捉住的不过三四只。闰土的父亲是小半天便能捕获几十只,装在叉袋里叫着撞着的。我曾经问他得失的缘由,他只静静地笑道:你太性急,来不及等它走到中间去。

  Mi ne sciis kial mia familio decidis sendi min al lernejo kaj eĉ elektis tiun lernejon kiu estis famkonata en la tuta urbo pro sia plej severa disciplino. La kaŭzo eble kuŝis en tio ke mi difektis la teran muron dum eltiro de poligonatoj, eble en tio ke mi ĵetis brikon transen en la korton de la najbara familio Liang, eble en tio ke mi saltis de la ŝtona putbalustrado...nenion mi povis scii. Per unu vorto, tio signifis la finon de mia frekventon al la Centherba Ĝardeno. Adiaŭ, miaj griloj! Adiaŭ, miaj framboj kaj figoj!

  我不知道为什么家里的人要将我送进书塾里去了,而且还是全城中称为最严厉的书塾。也许是因为拔何首乌毁了泥墙罢,也许是因为将砖头抛到间壁的梁家去了罢,也许是因为站在石井栏上跳下来罢,……都无从知道。总而言之:我将不能常到百草园了。Ade,我的蟋蟀们!Ade,我的覆盆子们和木莲们!

  En la distanco de malpli ol duon-lio oriente de nia domo, trans ŝtona ponto, estas la hejmo de mia instruisto. Vi eniris tra nigre lakita bambua pordo kaj la tria ĉambro estis la klasĉambro. Alte sur la centra muro pendis la epigrafa tabulo: Trigusta Legoĉambro.  

  出门向东,不上半里,走过一道石桥,便是我的先生的家了。从一扇黑油的竹门进去,第三间是书房。中间挂着一块扁道:三味书屋;

Sub la tabulo estis pentraĵo kun bildo de grasa cervo kuŝanta sub maljuna arbo. Ne troviĝis monumenta tabuleto de Konfuceo, ni do riverencis antaŭ la tabulo kaj la cervo, unuafoje por Konfuceo, kaj duafoje por nia instruisto.

出门向东,不上半里,走过一道石桥,便是我的先生的家了。从一扇黑油的竹门进去,第三间是书房。中间挂着一块扁道:三味书屋;扁下面是一幅画,画着一只很肥大的梅花鹿伏在古树下。没有孔子牌位,我们便对着那扁和鹿行礼。第一次算是拜孔子,第二次算是拜先生。 

  Kiam ni duafoje riverencis, nia instruisto afable reciprokis. Li estis maljunulo alta kaj maldika, kun grizaj barbo kaj hararo kaj li portis grandajn okulvitrojn. Mi havis profundan respekton al li, ĉar jam delonge mi aŭdis ke li estas tre honesta, modesta kaj erudicia homo en nia urbo.

  第二次行礼时,先生便和蔼地在一旁答礼。他是一个高而瘦的老人,须发都花白了,还戴着大眼镜。我对他很恭敬,因为我早听到,他是本城中极方正,质朴,博学的人。

  Mi forgesis de kie mi informiĝis ke ankaŭ Dongfang Shuo [3] estis erudicia klerulo kiu konis iun insekton kun nomo de guai-zai kiu formiĝis rezulte de la enkorpigo de la fantomo de maljuste mortigita homo kaj fandiĝus se vi verŝis vinon sur ĝin. Mi forte deziris scii la detalojn de tiu ĉi historio, sed Mama Chang ne povis rakonti al mi, ĉar finfine ŝi ne estis erudicia klerulo. Nun la ŝanco venis. Mi povis demandi la instruiston.

  不知从那里听来的,东方朔也很渊博,他认识一种虫,名曰“怪哉”,冤气所化,用酒一浇,就消释了。我很想详细地知道这故事,但阿长是不知道的,因为她毕竟不渊博。现在得到机会了,可以问先生。

  “Kio estas la insekto guai-zai, s-ro?” mi haste demandis, kiam mi ricevis de li novan lecionon kaj estis revenonta al mia sidloko.

  “先生,‘怪哉’这虫,是怎么一回事?……”我上了生书,将要退下来的时候,赶忙问。  

   “Mi ne scias!” verŝajne li fariĝis malagrabla, eĉ aspektante iom kolera.

  “不知道!”他似乎很不高兴,脸上还有怒色了。 

  Nur tiam mi konsciis, ke lernantoj ne devas demandi pri tiaj aferoj dediĉante sin nur al studo. Ĉar li estis erudicia klerulo, estis neeble ke li ne sciis. Kiam li diris, ke li ne sciis, tio signifis, ke li ne volis respondi al mi. La plenkreskuloj ofte tiel kondutis, kiel mi plurfoje sciis el mia sperto.

  我才知道做学生是不应该问这些事的,只要读书,因为他是渊博的宿儒,决不至于不知道,所谓不知道者,乃是不愿意说。年纪比我大的人,往往如此,我遇见过好几回了。 

  Sekve mi tute dediĉis min al studo. Tagmeze mi praktikis kaligrafion, kaj vespere mi provis duopigi versajn liniojn [4]. Dum la unuaj kelkaj tagoj la instruisto estis severa kontraŭ mi, sed poste li traktis min pli bone, tamen la lecionoj iom post iom plimultiĝis, kaj ankaŭ la versaj linioj duopigotaj iom post iom plilongiĝis de tri ideogramoj al kvin kaj fine ĝis sep.

  我就只读书,正午习字,晚上对课。先生最初这几天对我很严厉,后来却好起来了,不过给我读的书渐渐加多,对课也渐渐地加上字去,从三言到五言,终于到七言。

  Malantaŭ la Trigusta Legoĉambro ankaŭ estis ĝardeno, kvankam malgranda, kie vi povis grimpi sur terason por pluki vintrajn prunflorojn aŭ serĉi sur la tero aŭ laŭrarbo cikadŝelojn. La plej bona okupo estis kapti muŝojn por nutri la formikojn, ĉar tio kaŭzis neniom da bruo. Sed estis neeble, se tro multe da niaj kunlernantoj iris al la ĝardeno samtempe aŭ restis tie tro longe kaj tiam la instruisto ekvokis en la klasĉambro:

  三味书屋后面也有一个园,虽然小,但在那里也可以爬上花坛去折腊梅花,在地上或桂花树上寻蝉蜕。最好的工作是捉了苍蝇喂蚂蚁,静悄悄地没有声音。然而同窗们到园里的太多,太久,可就不行了,先生在书房里便大叫起来:—— 

  “Kien ĉiuj foriris?”

  Tiam ni revenis al la klasĉambro unu post la alia. Estis ne dece, se ni revenis kune. Li havis batilon, kiun li tamen malofte uzis. Estis ankaŭ regulo puni lernantojn per surgenuigo, kiun li ankaŭ malofte uzis. ordinare li nur rondigis siajn okulojn kriante:

  “Daŭrigu vian legadon!”

  “人都到那里去了?” 

  人们便一个一个陆续走回去;一同回去,也不行的。他有一条戒尺,但是不常用,也有罚跪的规矩,但也不常用,普通总不过瞪几眼,大声道:—— 

  “读书!” 

  Kaj ni ĉiuj voĉlegis plengorĝe por momento, kaj tiam ni faris bruon vere similan al tiu de bolanta akvo.

  于是大家放开喉咙读一阵书,真是人声鼎沸。

  Ni ĉiuj legis malsamajn tekstojn:

  “Ĉu humanismo estis fora? Kiam mi serĉas ĝin, ĝi estas ĉi-tie.”[5]

  “Por moki dent-mankan homon oni diras:La hundejo estas larĝe malfermita.”[6]

  “Sur la supra naŭa ĉielo la drako kaŝas sin kaj atendas sian tempon.”[7]

  “Malfekunda tero, kun multaj produktaĵo de malsupera speco miksita kun supera produktaĵo; ĝiaj tributoj, matoj, oranĝoj, pampelmoj.”[8]

  ...

  有念“仁远乎哉我欲仁斯仁至矣”的,有念“笑人齿缺曰狗窦大开”的,有念“上九潜龙勿用”的,有念“厥土下上上错厥贡苞茅橘柚”的……

  Ankaŭ la instruisto mem voĉlegis. Poste, niaj voĉoj mallaŭtiĝis, kvietiĝis, nur li ankoraŭ laŭte voĉlegis:

先生自己也念书。后来,我们的声音便低下去,静下去了,只有他还大声朗读着:——  

  “Ĉe svingo de lia fera sceptro ĉiuj ekmiris...La ora glaso superpleniĝis, sed milo da pokaloj lin ne ebriigis...”[9]

“铁如意,指挥倜傥,一座皆惊呢~~;金叵罗,颠倒淋漓噫,千杯未醉嗬~~……”

  Mi supozis, ke tio estis treege bona verko, ĉar ĉiufoje kiam li legis ĉi tiun tekston, li ridetis, levis sian kapon, svingis ĝin kaj klinis ĝin posten, pli posten.

  我疑心这是极好的文章,因为读到这里,他总是微笑起来,而且将头仰起,摇着,向后面拗过去,拗过去。

  Kiam nia instruisto komplete absorbiĝis en sia legado, tio estis tre bona ŝanco por ni. Tiam kelkaj knaboj ludis pup-teatraĵon kun paperaj kaskoj sur siaj fingroj. Mi okupis min per pentrado, uzante “Jingchuan-paperon” por kopii la ilustraĵojn de diversaj noveloj ĝuste kiel mi faris kaligrafian kopion. Ju pli da libroj mi legis, des pli da ilustraĵoj mi kopiis. Mi ne akiris bonajn sukcesojn en mia lernado, sed ja ne malmulte progresis en pikturo. La plej bonaj pecoj de miaj kopioj formis du grandajn volumojn de ilustraĵoj, la unua el la romano Forbalao de banditoj kaj la alia el Pilgrimado al Okcidento. Poste, ĉar mi bezonis monon, mi vendis ilin al riĉa kunlernanto, kies patro estis mastro de vendejo de staniola papermono uzata ĉe enteriga ceremonio. mi aŭdis, ke li mem nun jam fariĝis la mastro de la vendejo kaj baldaŭ promociiĝos al rango de ĝentlemano. Tiuj miaj kopiaĵoj eble jam delonge malaperis.

18 septembro

  先生读书入神的时候,于我们是很相宜的。有几个便用纸糊的盔甲套在指甲上做戏。我是画画儿,用一种叫作“荆川纸”的,蒙在小说的绣像上一个个描下来,象习字时候的影写一样。读的书多起来,画的画也多起来;书没有读成,画的成绩却不少了,最成片断的是《荡寇志》和《西游记》的绣像,都有一大本。后来,因为要钱用,卖给一个有钱的同窗了。他的父亲是开锡箔店的;听说现在自己已经做了店主,而且快要升到绅士的地位了。这东西早已没有了罢。 

九月十八日。

--------------------------------------------------------------------------------

Notoj:

1. Pri Zhu Xi vd noton 8 de La Bildlibro de Dudek Kvar Agoj de Fileca Obeemo. Ĉi tie Lusin nur volas diri, ke la familia nomo de tiu ĉi aĉetanto estis Zhu.

2. Runtu, kies reala nomo estis Zhang Runsui, estis priskribita en “Naskiĝloko”, novelo de Lusin. Li estis filo de kampulo kaj juna amiko de Lusin dum infanaĝo.

3. Dongfang Shuo (154-93 a.K.), sagaca koretegano kaj konsultanto de Imperiestro Wudi de han-dinastio, kiu regis dum 140-87 a.K.

4. La unua ŝtupo en la lernado por verki poemon laŭ klasika metriko.

5. El Lunyu, kiu konsistas el diroj de Konfuceo.

6. El Jada Forsto de Paroloj por Infanoj.

7. El Libro de Ŝanĝoj.

8. El Libro de Historio.

9. El rakonta poemo de Qing-dinastio priskribanta la arogantecon de Li Keyong(856-908), princo de Tang-dinastio, ĉe festeno.

 



【本文地址】


今日新闻


推荐新闻


CopyRight 2018-2019 办公设备维修网 版权所有 豫ICP备15022753号-3